|
Article in other languages:
|
Amfibioj estas klaso de la vertebruloj, plej proksima parenca klaso de la fiŝoj. Ili havas 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj. Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn. Ili kapo estas moveble ligiĝas al la vertebraro, la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta. En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glando riĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako. La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo. La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon. Ili vivas en humidaj lokoj (kaverno, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere. Ili havas 3 ordojn:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Questions for article: amfibiee |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.